
Per mia romano mi deziris oponi al tiaj verkoj kaj per tio sekvi al tri gravegaj asertoj de V. I. Lenin, kiujn mirinde forgesas kreantoj de modeloj de la estonta socio sur la Tero.
Neimagebla komplikeco de la mondo kaj de la materio, kiun ni nur komencas kompreni en la dua duono de la XX jarcento, kaj pri kiu li avertis antaŭ tri kvaronoj de jarcento, postulos gigantan laboron por gravaj paŝoj en ekkono.
Transiro al senklasa socio kaj plena realigo de la revo de la fondintoj de marksismo pri «salto el la regno de neceso en la regnon de libero» ne estos simplaj kaj postulos de homoj altegan disciplinon kaj konscian responson pri ĉiu ago. Kaj fine, ĉi tie estas la plej ĝusta loko por rememori la rekomendon de V. I. Lenin, donitan al fantasta verkisto A. A. Bogdanov:
En «Horo de Bovo» mi montris planedon, sur kiun transloĝiĝis grupo da teranoj, ili ripetas la pioniran konkeron de la okcidento de Ameriko, sed sur multe pli alta teĥnologia bazo. Ege rapidigita kresko de loĝantaro kaj kapitalisma mastrumado kondukis al forkonsumo de la planedo kaj al amasa mortado pro malsato kaj malsanoj. Ŝtata ordo sur la prirabita planedo, nature, devas esti oligarkia. Por konstrui modelon de tia ŝtato, mi daŭrigis en la estontecon tiujn tendencojn de gangstera faŝismeca monopolismo, kiuj ĝermas nun en Usono kaj kelkaj aliaj landoj, penantaj konservi «liberon» de privata entreprenado sur naciisma bazo.
Estas kompreneble, ke ne scienco kaj teĥniko de fora estonteco aŭ strangaj civilizoj de malproksimegaj mondoj iĝis la celo de mia romano. Homoj de la estonta Tero, kreskigitaj per multjarcenta ekzisto de la supera, komunisma formo de socio, kontrasto inter ili kaj samaj teranoj, sed formitaj en subpremado kaj tiranio de oligarkia ordo de alia planedo, — jen la ĉefa celo kaj enhavo de la libro.
Se mi sukcesis almenaŭ iugrade montri tion kaj per tio helpi al la konstruantoj de la estonteco — nia junularo — iri plu, al ĉiuflanka perfekto de homoj de la komunisma morgaŭo, al spirita alto de la homaro, do mia laboro estis farita ne vane.
