
Transskribo de nomoj en la tekstoj
En la tekstoj de verkoj pri fora estonteco mi preferis plene fonetike transskribi ĉiujn nomojn, inklude tiujn de konataj de ni personoj (ekzemple, «Hajzenberg» por «Heisenberg»). Mi faris tion konscie, ĉar en la priskribata estonteco estas uzata ne nur alia lingvo, sed eĉ alia alfabeto, kaj estas nature, ke en ĝi la nomoj estas transskribitaj fonetike. Aliflanke, mi ne esperantigis la nomojn, krom la plej famaj (kiel Ejnŝtejno). Cetere, en la rusa originalo fremdaj nomoj estis transskribitaj cirile laŭ la rusa tradicio, ne ĉiam tute fonetika («Гейзенберг» por «Heisenberg»). En la komentoj mi penis ĉiam indiki originalajn nomojn.
En ceteraj tekstoj mi esperantigis rusajn antaŭnomojn kaj transskribis rusajn patronomojn kaj familinomojn (ekzemple, «Danielo Aleksejeviĉ Liĥtanov»); alilingvajn (plej ofte anglajn) nomojn mi lasis senŝanĝaj (peninte restarigi iliajn originajn formojn el cirila transskribo, kiel, ekzemple, «Cutty Sark», «Dowman», «Richard Woodget» ktp). Tio koncernas ankaŭ geografiajn nomojn, por kiuj ne ekzistas tradiciaj esperantaj nomoj, ekzemple «Falmouth», «Aberdeen» ktp.
Ruseca vortordo
En la rusa originalo oftas la vortordo kun longa plurvorta (ofte participa) priskribo antaŭ substantivo, ekzemple: «la X-anta Y-on Z-o». Tia vortordo estas sufiĉe normala en la rusa lingvo, kvankam ĝi estas uzata precipe en literaturo kaj estas malofta en parola lingvo. Efremov tre abunde uzis tian vortordon. Sed en Esperanto ĝi impresas tro peze kaj nemalofte estas malfacile komprenebla. Tial mi penis, kie eblis, «malpezigi» tiajn frazojn, metante la priskribon post la substantivon, ekzemple: «la Z-o, X-anta Y-on» aŭ eĉ «la Z-o, kiu X-as Y-on». Tamen, ĉar Efremov ofte uzis longajn komplikajn frazojn, tio ne ĉiam eblis (ekzemple, en esprimo «la X-anta Y-on Z-o, kiu estis… ktp.», tia transformo nur ambiguigus la esprimon). Mi esperas, ke tia «ruseca» vortordo ne tro ĝenos legantojn, kaj anstataŭe donos ian siaspecan rusecan guston al la teksto.
